ZDRUŽENJE ZA ESPERANTO SLOVENIJE SLOVENIA ESPERANTO-LIGO INFORMACIJE INFORMOJ Leto / jaro 30, št. / n-ro 2 junij / junio 2025 Uvodnik Frontartikolo Nastopilo je poletje, čas dopustov in zmanjšanja aktivnosti nekaterih dejavnosti. Samo nekaterih, predvsem izobraževalnih, nekatere druge so prav poleti na vrhuncu. Esperantisti imajo poleti nekaj konferenc, zlasti svetovni kongres, pa tudi veliko potujejo. Slovensko sceno je tokrat poživila gostja iz Francije. Letos bomo dan odprtih vrat, ki ga običajno priredimo na Dan esperanta 26. julija prestavili v čas po septembru, ker bo september poln drugih dogodkov. Vseeno pa poleti ne pozabite na naš mednarodni jezik, dobra knjiga in udeležba na dogodkih po spletu naj vas zabavajo in obdržijo v formi. Vrata ljubljanskega esperantskega kluba so odprta vsak četrtek popoldne in ne oklevajte vprašati za kak drug termin, če pridete v Ljubljano. Dobrodošli! Urednik Somero alvenis, tempo de ferioj kaj reduktita aktiveco en iuj agadoj. Nur kelkaj, precipe edukaj, iuj agadoj ja estas je sia pinto dum la somero. Esperantistoj havas kelkajn konferencojn dum la somero, precipe la Universalan Kongreson, kaj ili ankaŭ multe vojaĝas. Ĉi-foje, la slovenan scenon vigligis gastino el Francujo. Ĉi-jare, ni prokrastos la malferman tagon, kiun ni kutime aranĝas je la Tago de Esperanto, la 26-a de julio, al la periodo post septembro, ĉar ĉi septembro estos plena da aliaj eventoj. Tamen, ne forgesu pri nia internacia lingvo dum la somero, bona libro kaj partopreno en retaj eventoj devus distri vin kaj teni vin en formo. La pordo de la Ljubljana Esperanto-Klubo restas malfermita ĉiun ĵaŭdon posttagmeze kaj ne hezitu peti alian daton se vi venos al Ljubljano. Bonvenon! Redaktoro Iz dejavnosti ZES El la agado de SIEL S-rino Marion Quenut, esperantistino el Tuluzo, Francujo, instruas Esperanton kaj aktivas en la loka asocio jam de pli ol 18 jaroj. Ŝi regule esperante prezentas la okcitanan lingvon (ŝi profesie instruas ĝin) aŭ la internacian agadon de la tuluza asocio (Internacia volontulado, Erasmus+ projektoj ktp.). Ŝi restadis en Slovenujo dum 3 semajnoj en junio. Ŝia celo tiam estis plibonigi siajn lingvokapablojn pri la slovena lingvo, sed ŝi ankaŭ renkontiĝis kun la loka Esperanta komunumo. Informacije / Informoj 1 junij / junio 2025 Unue ŝi vizitis la oficejon de SIEL, kie ŝi renkontiĝis kun la sekretario Ostoj Kristan. Krom la reciproka interkonatiĝo kaj informiĝado okazis ankaŭ interŝanĝo de duoblaĵoj de la tuluza kaj ljubljana Esperantaj bibliotekoj. Lundon, la 16-an de junio, Marion Quenut gastis ĉe la Esperantista sekcio Marbordo en la ĉemara urbo Izolo. La kurso de Esperanto en Izolo okazadas regule ĵaŭde jam dum jaroj. La sekcio organizis prelegon en la salono de la Intergeneracia Centro kaj urborondiron. La titolo de la prelego estis Ni ekkonu lingvojn de la mondo: La okcitana – la minacata lingvo en la franca sudo (la titolon elektis la organizanto). Amasiĝis 12 geesperantistoj kaj aliaj geaŭskultantoj – sufiĉe bone konsidere de la varma vetero kaj labortago. La mentoro de la sekcio Peter Grbec inerpretis por la neesperantistoj el la publiko Oni atente aŭskultis dum la tuta prelego La dua prelego okazis en Ljubljano vendredon, la 20-an de junio, en la salono de la klubejo de SIEL. Partoprenis 10 geanoj de ES Ljubljana kaj SIEL. Bedaŭrinde neniu el multaj invititaj neesperantistoj trovis tempon kaj kuraĝon partopreni. La titolo de la prelego estis: La okcitana Informacije / Informoj 2 junij / junio 2025 – la lingvo de la suda Francujo. La preleganto afable ofertis la dosieron de la unua prelego por posta studado. Oni povas trovi ĝin per la ligilo: https://ether.immae.eu/p/Pri_la_okcitana_- _Junio_2025_-_S. O.K. La prelego de Marion Quenut en la salono de SIEL en Ljubljano La estraranoj Vozlič, Rožej kaj Kristan dankis al Marion Quenut per kelkaj eldonaĵoj kaj diantoj Informacije / Informoj 3 junij / junio 2025 Post la prelego la ĉeestantoj longe babilis kaj manĝetis en la klubejo Ĉi sube troviĝas resumo de la protokolo de la 6-a regulara kunsido de la Plenumkomitato de Slovenia Esperanto-Ligo (PK SIEL) la 10-an de junio 2025. La kunsido okazis interrete per Zoomo. Interalie PK SIEL decidis ĉijare prokrasti la tradician »Tagon de malfermita pordo« de la 26-a julio al la kvara jarkvarono. 6. seje Izvršnega odbora ZES, ki je bila v torek, 10. junija 2025. ob 20. uri kot videokonferenca na platformi Zoom. Gostitelj je bil Janez Jug. Prisotni so bili člani IO ZES mag. Janez Jug (podpredsednik), Peter Grbec, mag. Ostoj Kristan (tajnik), Nika Rožej in Mario Vetrih. Prisoten je bil tudi predsednik NO Andrej Žumer Skribas. Opravičil se je član IO Davorin Jurač. IO je potrdil zapisnik 5. seje Izvršnega odbora ZES z dne 18. marec 2025. Svetovnega kongresa UEA v Brnu na Češkem od 26. julija do 2. avgusta 2025 se bo po dosedanjih prijavah udeležilo 8 oseb iz Slovenije: 6 iz sekcije Obala, Davorin Jurač in Rikardo Smith. Tradicionalno pozdravljanje kongresa v imenu posameznih držav se v zadnjih letih opušča in UEA ne zahteva pisnega pooblastila v ta namen. V kolikor bo prišlo do potrebe nastopiti v imenu ZES, daje IO ZES pooblastilo Petru Grbcu. Zadnja leta smo imeli 26. julija v prostorih ZES v Ljubljani dan odprtih vrat. Letos se na ta dan začne Svetovni kongres z udeležbo 8 naših članov ter s spletnimi prenosi. Zato bi bilo težko zagotoviti dober program in udeležbo. Predlagano je bilo, da se dan odprtih vrat letos premakne ali izpusti. Predlog za 26. september se križa s prireditvijo Kraški dnevi 26. do 28.9., kjer je tudi večja udeležba iz Slovenije (sekcija Obala in EDL). Ker je september poln dogodkov Informacije / Informoj 4 junij / junio 2025 (še LUPA 3. 9., Tromeja Peč 14.9. in F3ŽO 30.9. do 2. 10), je možen še kak termin v oktobru ali novembru, v skrajnem primeru pa je lahko dan odprtih vrat združen s proslavo Zamenhofovega dne v decembru. Pod Razno je bilo poleg najavljenih še nekaj dodatnih informacij. • Esperantist iz Katalonije Joan-Felip Artero Lozan prosi za pomoč pri iskanju študentske sobe v Ljubljani za 20-letno študentko vzgoje otrok od septembra 2025 do julija 2026. • Potrebno je čiščenje klubske pisarne in balkona. Predviden strošek je 40 EUR na osnovi ponudbe 10 EUR na uro dela. • ZES je od FES Maribor prevzel škatlo z razstavnimi panoji o bombardiranju Hirošime. Panoji imajo razlago v japonščini in slovenščini. Trenutno so panoji v napoto, ker nimamo skladišča zanje. Letos avgusta bo 80-letnica tega dogodka ter priložnost za zadevno razstavo. ZES pisno ponudi to gradivo ambasadi Japonske v Ljubljani in društvu Dan Japonske v uporabo in prevzem. Če ne bo zanimanja, se odda gradivo v uničenje. • Festival NVO bo letos 3. septembra na Prešernovem trgu. ZES se je prijavil za udeležbo. Predvidoma bomo dobili na razpolago pol stojnice. Razstavili bomo knjige in propagandno gradivo ter dajali informacije. Potrebni bodo vsaj trije sodelujoči člani. • Srečanje na tromeji Peč bo 14. septembra. Žičnica iz Podkloštra ponovno obratuje, tako lahko tudi starejši pridejo na srečanje. Torej ob 12h pri znamenju. Dobro bi bilo povabiti še esperantiste iz Trsta in Gradca. • Tržaško društvo in sekcija Obala pripravljata oživitev Kraških dnevov od 26. do 28. septembra. Tokrat bo posebej privlačen program, zlasti za ljubitelje narave. Zaželena je predhodna prijava. Kotizacija do konca julija znaša 35 EUR (v lastni režiji so morebitne prenočitve in dve kosili). Preberite si aktualne informacije na spletni strani https://karstajtagoj.wordpress.com/. • Prijavili smo se na F3ŽO od 30. septembra do 2. oktobra v okviru razstavnega prostora MOL. Lahko bomo razstavili propagandno gradivo. 30. septembra ob 12.00 bomo imeli nastop na odru z naslovom: »Predstava gledališča kamišibaj v esperantu za otroke vseh starosti«. Izvajalec: Dragica Ropret Žumer, Esperantsko društvo Ljubljana. ZES potrebuje še nekaj sodelavcev, da bodo dajali informacije o naši dejavnosti. Seja se je končala ob 21.30. Iz dejavnosti EDL El la agado de ESL Informacije / Informoj 5 junij / junio 2025 DSL kaj Lernado-Parado en Kranj Ankaŭ ĉi-jare ES Ljubljana partoprenis la Dumvivajn Lernado-Semajnojn (DSL) kaj la jubilean 30-an Lernado- Paradon posttagmeze de la 21-a de majo en Kranj. Kiel ĉiam, Nika Rožej prenis sur sin la respondecon prezentadi Esperanton en antaŭlernejoj, lernejoj, flegejoj kaj bibliotekoj. Ĉe la Lernado-Parado, kiu ĉi-foje okazis en la halo de la Komunuma Centro de Primskovo, aldonis sian parton ankaŭ Alenka Mubi, Gregor Markič kaj Ostoj Kristan. Gregor sursceneje amuzis la grandan publikon per kantoj en Esperanto kaj sia gitaro. Li ankaŭ distribuis la tekstojn de la kantoj inter la publiko. Nika asistis Gregoron sur la podio. La tablon ni interdividis kun la Urba biblioteko Kranj. Informacije / Informoj 6 junij / junio 2025 En la malgranda spaco Nika kaj Alenka ofertis informojn pri Esperanto Prezentoj de Esperanto kadre de Semajnoj de dumviva lernado (DSL) 2025 en Kranj: Mi vizitis lernejojn por prezenti Esperanton. Mi preparis lecionon kun verboj de moviĝado. Tiel ni montris kaj kantis dum marŝado, turniĝado, dancado ktp. En la lernejo France Preŝeren mi ricevis tempon nur postagmeze, la 12-an de majo je la 16- a. Oni atentigis min ke verŝajne ne estos intereso. Tiel mi invitis kelkajn geamikojn kaj ni sep parolis pri unika Esperanto-gramatiko. Ni amuziĝis per kantado, marŝado kaj dancado. En la lernejo en Trstenik la 19-an de majo mi estis antaŭtagmeze kaj en la klaso estis 26 infanoj. Ili jam konas min el pasintaj jaroj kaj ni kantis kaj ekkonis kelkajn Esperantajn verbojn. La 27-an de majo mi estis en la lernejo en Predoslje de la 13:30 ĝis la 14:15. Tie venis sep knabinoj al la kunveno. Ili kun plezuro lernis kaj dancis kantante en Esperanto. La 29-an de majo estis 20 infanoj en Waldorfa lernejo en Naklo de la 10:30 ĝis la11:15. Rondodanco estis iom malfacila pro la manko de la spaco. La 5-an de junio mi la unuan fojon vizitis la lernejon de prof-o dr-o Josip Plemelj en Bled. Čeestis 24 infanoj kaj ni vigle eklernis Esperantajn verbojn por movoj. Du grupoj de sinjorinoj voluntulinoj interesiĝis pri esperanto kaj mi venos al ili, post kiam ni antaŭfiksos la daton. N.R. Informacije / Informoj 7 junij / junio 2025 La gelernantoj de Trstenik jam konas iom pri Esperanto Lernado de verboj per moviĝado en Predoslje Informacije / Informoj 8 junij / junio 2025 Ankaŭ gevolontuloj el Kranj pretas eklerni Esperanton Al mi estas grave, ke infanoj kaj diversaj homoj aŭdas pri ekzisto de Esperanto kaj poste ili iam eble decidos por lerni kaj uzi ĝin. N.R. Sinjoro Ivan Csipö estis sian tutan aktivan vivon elkora esperantisto. Antaŭ nelonge li festis la 95-an naskiĝtagon kaj kun la edzino ili celebris la 70-an datrevenon de sia geedziĝo. La geedzoj Csipö kaj la delegacio de ES Ljubljana Rožej-Mubi-Kastelic Informacije / Informoj 9 junij / junio 2025 Nia grupeto de la Esperanto-rondo el Kranj (la mentoro Nika Rožej, Veronika Kastelic kaj Alenka Mubi) vizitis gesinjorojn Csipö la 17-an de junio 2025. Ni gratulis al gesinjoroj kaj ni bele babilis kaj s-ro Csipö parolis pri siaj esperantistaj aktivecoj. Estis multaj Esperanto-kursoj post la fino de la dua mondmilito en Kranj. Oni ankaŭ preparis pupteatraĵojn kaj li korespondis kun amikoj el la mondo. Interese ke poŝtkarton el Ĉinio li ricevis tranĉita de cenzuro kaj kungluita. Ili estis kontentaj ke ni lernas Esperanton kaj je adiaŭo ni deziris al ili multe da sano kaj feliĉo. N.R. Iz dejavnosti EDM El la agado de ESM Vizitoj ĉe Post pli ol tri jardekoj, denove okazis Aŭstria Esperanto-Kongreso (AEK) en Graz – de la 9- a ĝis la 11-a de majo 2025. Pli ol 50 partoprenantoj el 12 landoj (inter ili ankaŭ Meksiko, Pakistano, Svislando kaj Ĉinujo) kunvenis en la Volkshaus de Graz por tri tagoj de internacia interkompreniĝo, prelegoj, muziko kaj amikeco. Dek partoprenantoj estis el Slovenujo – du el Mariboro la vendredon, kvin la sabaton (Sonja Kneževič, Maja Kovačič, Zdenka Rojc, Darinka Sikošek kaj Mario Vetrih), kaj tri el Ljubljano dum la tuta tempo de la kongreso. Janez kaj Ana Ferrer Zadravec partoprenis la malferman kunsidon, malantaŭe oni vidas ankaŭ la tri geanojn de ES Ljubljana Informacije / Informoj 10 junij / junio 2025 La kongreso ne celis esti strikte formala, sed agrabla renkontiĝo de geesperantistoj. Ĉio okazis danke al la kuraĝa iniciato de la teamo el la Stiria Esperanto-Societo, gvidata de ĝia nova prezidanto Ewald Schick. Li kun siaj gekunlaborantoj enmetis plenan energion por sukcesigi la aranĝon. La programo inkludis 15 interesajn prelegojn pri diversaj temoj, inter kiuj ankaŭ Sopiro je la senco kaj Komparo inter du planlingvoj. Du vesperoj estis dediĉitaj al muziko – vendrede kun ĉeĥa grupo, sabate kun la slovena kantaŭtoro Gregor Markič – kio alportis ĝojan kaj emociplenan atmosferon. Dimanĉe okazis solena dankmeso en la paroĥa preĝejo Graz-Karlaŭ, gvidata de vikario Albert Reiner el Vieno. La meso omaĝis Max Josef Metzger, pastro en Graz inter 1915–1927, kiu estis ekzekutita de la nazioj pro "alta ŝtatperfido". Lia beatigo okazis en novembro 2024. La moto de la kongreso estis prenita el himno al li: La popoloj vivu en paco. Tiu mesaĝo estis ankaŭ akcentita en la bonveniga parolado de la urbestrino Elke Kahr, kaj per mesaĝoj de episkopo Wilhelm Krautwaschl kaj guberniestro Mario Kunasek. La sabata grupo de ES Maribor La forta subteno de urbaj aŭtoritatoj – per la sidejo, financa helpo kaj kunlaboro – estis aparte rimarkinda kaj bedaŭrinde malofte videblas ankaŭ en Slovenujo. Tial ni aparte dankas la teamon el Graz. En Mariboro ni deziras daŭrigi la kunlaboron, ĉar ni ja havas komunan fondinton de ambaŭ societoj – d-ron Henrik Haas. Dankon, geamikoj el Graz – ĝis la sekva aranĝo! M.V. Marja Gregorič el la teamo de ES Ljubljana mallonge raportis: »En la Aŭstra Kongreso de Esperanto 2025, kiu okazis de la 9-a ĝis la 11-a de majo en Graz, partoprenis sufiĉe multaj geesperantistoj el Slovenujo. Ĝi estis agrabla kaj feliĉa renkontiĝo de Esperanto-parolantoj, kiuj denove renkontiĝis. Eĉ pli interesaj estis la renkontiĝoj de tiuj, kiuj antaŭe vidis unu la alian nur per videokonferencoj kaj kiuj renkontiĝis ĉi tie persone. Informacije / Informoj 11 junij / junio 2025 Ni havis tre varian programon kaj la prelegoj estis tre interesaj, kvankam la titolo eble komence ne promesis tion. Estis tre interese por mi lerni ion pri ĉigongo. Ni ricevis multajn novajn informojn dum la prelegoj. La teamo de ES Ljubljano: Nika Rožej, Marja Gregorič kaj Gregor Markič La prelegoj ĉiuj sekvis unu la alian en la sama salonego. Manĝetoj kaj trinkaĵoj estis provizitaj en la vestiblo, kio igis la renkontiĝon eĉ pli agrabla. Vespere ni havis agrablan interparoladon kun muziko. Dimanĉe ni havis meson en Esperanto, kio estis speciala sperto. Tiamaniere la kongreso pasis tre rapide, kun la espero, ke ni baldaŭ revidos nin.« Iz dejavnosti KD SG El la agado de KS SG Letošnjega kongresa hrvaških esperantistov v Slavonskem Brodu od 16. do 18. maja 2025, se je udeležil iz Slovenije Davorin Jurač iz slovenjegraške esperantske sekcije. Kongrese po dogovoru v KEL organizira v zadnjih letih esperantski Dokumentacijski center Hrvaške iz Djurdjevca, zato so gradiva, seznam udeležencev, slike in poročila o kongresu na razpolago na spletišču https://novo.dec-kroatio.hr/eo/. Kongresa se je udeležilo 46 oseb, poleg domačih še esperantisti iz Madžarske, Srbije in Slovenije. Informacije / Informoj 12 junij / junio 2025 »Gasilska« slika nekaterih udeležencev kongresa KEL 2025 (Foto Željko Saks) Davorin z organizatorji in recepcijo (Foto: Lidija Leskur) Informacije / Informoj 13 junij / junio 2025 Obvestila in vabila Informoj kaj invitoj Naj bo ta članek opomnik v počitniškem času. Dogodki so dosegljivi osebno ali po spletu od doma ali s počitnic, tudi med vožnjo z vlakom (iz letala ali avtomobila raje ne!). Splet vam omogoča pasivno ali aktivno sodelovanje pri raznih dogodkih, predavanjih, sejah itd., pa tudi lekcije esperanta lahko ponavljate, da ne govorimo o branju elektronskih knjig. Torej poglejmo nekaj dogodkov in povezav: 15. julij ob 20.30 – Skupščina EEU (k virtualni udeležbi vabljeni vsi, glasovalno pravico imajo le predstavniki članic) Povezava: https://meet.jit.si/Gxenerala-Asembleo-de-EEU (geslo: Ludoviko). 26. julij do 2. avgust - UK 2025 v Brnu (nekateri dogodki dostopni po spletu) AIS: 3 večdelni tečaji IKU: 6 predavanj SK: 8 predavanj Program in urnik ter povzetki predavanj ter življenjepisi predavateljev so dostopni na straneh: https://uk.esperanto.net/2025/programo https://uea.org/kongresoj/universitato Prenašali bodo še več dogodkov. Povezave za posamezne dogodke še niso objavljene. 3. september od 10.00 do 18.00 – Festival NVO LUPA, stojnica na tromostovju v Ljubljani 14. september ob 12.00 srečanje esperantistov pri znamenju na tromeji Peč 26. do 28. september – Kraški dnevi v Trstu v organizaciji TEA s sodelovanjem naše sekcije Obala iz Izole 30. september ob 12.00 – kamišibaj v esperantu na razstavnem prostoru Mestne občine Ljubljana na F3ŽO v Cankarjevem domu Kion do signifas la titolo de tiu artikoleto? Inter la materialoj por la ĉi-jara asembleo de EEU estas informoj pri la membreco de naciaj esperanto-organizoj, kiuj pagis siajn kotizojn por 2025. Je la fino de la unua jarduono la sekretario kaj la kasistino de EEU ĝisdatigas la informojn pri la Landaj Asocioj pagintaj kotizon dum 2025: Informacije / Informoj 14 junij / junio 2025 Kiu Membroj Aŭstria Esperanto-Federacio 65 Belga Esperanto-Federacio 239 Bulgara Esperanto-Asocio 100 Dana Esperanto-Asocio 103 Germana Esperanto-Asocio 678 Helena Esperanto-Asocio 40 Hispana Esperanto-Federacio 199 Hungaria Esperanto-Asocio 120 Itala Esperanto-Federacio 367 Kroata Esperanto-Ligo 120 Slovenia Esperanto-Ligo 103 Ankoraŭ ne alvenis al la kasistino la kotizo, nek al la sekretario la informo pri pago, de kelkaj Landaj Asocioj. Dum pri Malto kaj Estonujo ni scias, ke la Asocioj estis malfonditaj pro manko de membroj, pri la aliaj ni ŝatus havi informojn, ĉu pri la re-aliĝo al EEU, ĉu pri la agado ĝenerale (EEU petas la Landajn Asociojn verki Landan Raporton pri ĉiuj E-agadoj, eventoj, iniciatoj kaj okazaĵoj de la jaro 2024: la celo estas, ke EEU kunmetu grandan Kontinentan Raporton por ĝin konigi al la EU-Komisiono kaj EU-Parlamento). Rigardante la supran tabelon kaj la nombrojn de membroj oni profunde pripensas, ĉu ĉiuj landaj asocioj, same kiel la nia, zorge analizas, kiom da geanoj estas viglaj geaktivuloj, kiom da ili estas maljunaj kaj malsanaj, kiom da ili nur pagas la membrokotizon kaj neniam aperas ktp. La sintezo de nia, slovena, analizo estas, ke nur ĉirkaŭ unu kvarono de la membraro “tiras la plenĉaron.” Por junigi la aktivularon, nepre ni devas kunveni kaj gvidi kursojn ĉeeste. Kia estas via opinio pri tiu afero? O.K. Dnevnik je 19. maja 2025 objavil ob dnevu družin krajše pismo Janeza Zadravca Kluglerja iz Maribora z naslovom Mednarodni dan družin – tudi slovenskih? Avtor opozarja na amerikanizacijo naše družbe in na slovensko zgrešeno jezikovno politiko ali bolje nepolitiko. Ampak zakaj potrebujemo jezikovno politiko, če politiki že od osamosvojitve dalje izvajajo proameriško kulturno jezikovno politiko? Pika na i je letošnja uvedba prisilnega pouka angleščine v vse prve razrede osnovnih šol. Bile so predlagane tudi drugačne rešitve (npr. zaporedje učenja materinščina-mednarodni jezik-tuji nacionalni jezik), vendar to očitno ni v interesu politikov. Dnevnik je 4. junija 2025 objavil pismo bralca Janeza Zadravca iz Maribora z naslovom Kam bezljaš, Evropa (in z njo Slovenija)? Avtor opozarja na dejstvo, da potrebuje Evropa svojo identiteto, zlasti v sedanjih kriznih razmerah (globalno segrevanje, vojne, Trump). Eden od pomembnih tvorcev evropske zavesti je lahko tudi skupen mednarodni jezik Esperanto, ki je dejansko zapuščina evropske kulture, ne azijske in ne ameriške. Prav tako manjka rešitev nasprotja med ohranitvijo različnih jezikov in kultur na eni strani ter možnostjo enakopravnega sporazumevanja in sodelovanja državljanov Evrope na drugi strani. Na področju enakopravnega sporazumevanja se bo Evropa morala odločiti med nespremenjenim stanjem, kar danes pomeni uporabo kolonialne angleščine in jutri kitajščine, ali iskanjem drugačne neodvisne rešitve. Informacije / Informoj 15 junij / junio 2025 Podoben članek istega avtorja je bil z naslovom Spremenjene geopolitične razmere in iskanje novega ravnotežja objavljen v rubriki Pisma bralcev sobotne priloge Dela 7. junija 2025. Prosimo vse člane naših organizacij, da poravnajo zapadle članarine, ker tako omogočijo naše redno delovanje ter tudi izkažejo svojo podporo in interes za esperantsko gibanje. Če ne veste, koliko ste v zaostanku s plačilom, nas vprašajte na elektronski poštni naslov: info@esperanto.si. Letna članarina za leto 2025 Združenja za esperanto Slovenije (ZES) za individualne člane je 12 € za zaposlene, 6 € za študente, upokojence in brezposelne ter 0 € za mlade do 18. leta. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun ZES pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0001-2538-761 z obrazcem UPN. Kot kodo namena vpišete »char« in namen plačila: »priimek, članarina in ustrezno leto oz. obdobje«. Pri referenci prejemnika vpišete kodo SI99, ostalo pa pustite prazno. Letna članarina za leto 2025 Esperantskega društva Ljubljana (EDL) ostaja na ravni iz prejšnjega leta, to je 12 € za zaposlene, 6 € pa za brezposelne, upokojence in študente. Članarino ali prostovoljne prispevke lahko plačate na srečanjih in sestankih ali na poslovni račun EDL pri Delavski hranilnici d. d. Ljubljana št. SI56-6100-0000-1703-764. Glejte še navodilo za izpolnitev obrazca v zgornjem odstavku. O.K. Por la sekvonta numero de Informacije / Informoj, kiu aperos fine de septembro 2025, ni antaŭvidas raportojn pri la someraj aranĝoj en Esperantujo, kunvenoj ktp. Krome el nia agado: - eldono de slovena porinfana libro - asembleo de EEU - UK en Brno - Karstaj tagoj - novaj kaj daŭrigotaj kursoj - katalogo de la arĥivo de SIEL - historiaĵoj de nia movado ktp. La redaktoro rekomendas sin por kontribuoj pri viaj agado, proponoj, komentarioj, fotoj kaj rimarkoj, kiuj povus interesi la legantaron. Aparte estas bonvenaj verkoj en Esperanto, ĉar ni ĉiuj bezonas ekzerciĝon kiel aŭtoroj kaj legantoj. O.K. INFORMACIJE / INFORMOJ izdaja / eldonas Združenje za esperanto Slovenije / Slovenia Esperanto-Ligo, Grablovičeva 28, SI-1000 Ljubljana, Slovenija / Slovenujo. http://www.esperanto.si. Matična št. / kodnumero 1205226. ID za DDV / n-ro por AVI: 93737777. Poslovni račun / bankkonto: IBAN SI56 6100 0001 2538 761 pri / ĉe Delavska hranilnica d. d.. (Swift-kodo: HDELSI22). Uredil / redaktis Ostoj Kristan, lektoriral / kontrollegis Tomaž Longyka. ISSN 2385-9628 URL: http://www.esperanto.si/eo/bulteno-informacije-informoj-0 Informacije / Informoj 16 junij / junio 2025